Wednesday 25 February 2015

Vojaĝo al esperanta vojo kun gvidanto de Kamboĝo (Unua Programo por Turismo)







Legu pli de la unua programo por 5 noktoj-6 tagoj.


(Phnom Penh-Siem Reap Angkor) (Hmera Civilizacio, Kulturo, Historio kaj Urboj).
Tago 1:  Alveno al Pnompeno, ĉefurbo de la reĝlando Kamboĝo (M-V)
Renkonto en flughaveno de Pnompeno. Enhoteliĝo, tagmanĝo, posttagmeze vizitoj al Nova Bazaro, Veat Pnom, Monumento de Sendependeco kaj Kamboĝa Esperanto-Lernejo Vespermanĝo. Tranoktado.

Tago 2: Vizito de Pnompeno (M-T-V)
Matenmanĝo. Vizitoj al Muzeo de Genocido, eksa malliberejo 21(S-21) Toul Sleng, kaj Nacia Muzeo Tagmanĝo. Vizito al la Reĝa Palaco (reĝa rezidejo) kaj Arĝenta Pagodo. Rivero de Mekong, Vespermanĝo. Tranoktado.

Tago 3: Pnompeno al Siem Reap (M-T-V)
Matenmanĝo. enhoteliĝo, tagmanĝo, vizitoj al la  Kultura vilaĝo, Vesperrmanĝo kaj Nokta bazaro. Tranoktado.

Tago 4: Siem Reap (M-T-V)
Matenmanĝo. Vizitoj al templo Angkor Wat, Ta Prohm, Tagmanĝo. Templo Bayon, Baphoun, Templo Phinmeanakas, Teraso de la Reĝo-Leprulo, antikva ĉefurbo de Kamboĝo, kiun konstruigis khmera reĝo Suryarvarman II en jaroj 1113-1150. Vizito al Phnom Bakheng (Monto Bakheng) por vidi la suno malleviĝo. Vesperrmanĝo, Tranoktado.

Tago 5: Siem Reap (M-T-V)
Matenmanĝo. Vizitoj al la Lago Tonle Sap, Artisans Angkor. Tagmanĝo. Posttagmeze ekveturo al Pnompeno aŭ daŭre Tranoktado,
Laŭ via volo. Vesperrmanĝo. Tranoktado.

Tago 6: Pnompeno (M)
Matenmanĝo. Veturo al Pnompeno,  Tagmanĝo kaj ekflugo. Finiĝo de servo.
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
* Aldone: se iu vojaĝanto aŭ turisma grupo interesiĝas pri vizito aŭ tendumo de Kamboĝo, ni povus aranĝi ankaŭ itineron tra la lando laŭ via plano. Ni pretas atenti kaj pridiskuti ĉiujn demandojn …
Kamboĝa Esperanto-Turismo (KET) 
Respondeculo, 
Teklong: (855)12214955/86292955 
Retadreso: angkoresperanto@yahoo.com
Bonvolu viziti nin ĉe www.etk-amiko.blogspot.com

No comments:

Post a Comment