Sunday 4 August 2013

Artikoloj por Individuaj kaj grupaj E-vojaĝoj al Kamboĝo. (ĉi tiu projekto estas nur por esperantistoj).

Individuaj kaj grupaj E-vojaĝoj al Kamboĝo.

Junaj geesperantistoj de Pnompeno proponas al geesperantistoj de la tuta mondo individue aŭ grupe viziti en ajna sezono Kamboĝon por konatiĝi kun ĝiaj historiaj kaj arkitekturaj vidindaĵoj, kulturaj heredaĵoj, ripozi ĉe la maro.
1. Membroj de vojaĝgrupoj povas esti ne nur geesperantistoj, sed ankaŭ iliaj familianoj, parencoj, amikoj aŭ kolegoj, sed ĉiun vojaĝgrupon devas partopreni almenaŭ unu esperantisto, ĉar nia laborlingvo estas nur Esperanto. Ĉiu vojaĝgrupo havu grupestron, kiu respondecos pri vojaĝplano, organizado kaj administrado de sia vojaĝgrupo.
2. Por liberaj vojaĝgrupoj ne troviĝas limdaton kaj limlokon. Kien vi volas iri? tien vi povas iri, kiom longe vi volas resti ie? tiom longe vi povas resti tie. Vi povas memaranĝi vian vojaĝon, sed vi mem devas porti ĉiujn riskojn kaj devojn dum via vojaĝado.
3. Ni sendos al ĉiu vojaĝgrupo unu lokan esperantiston kiel interpretiston, gvidiston kaj konsiliston dum via vojaĝo en Kamboĝo, li(ŝi) helpos viajn manĝadojn, loĝadojn, verturadojn, vizitadojn, aĉetadojn kaj amuzadojn en Kamboĝo (inkluzive de akceptadon kaj sendadon ĉe la flughaveno).
Por ĉi servo, ĉiu vojaĝgrupo devos pagi al ni po 100US dolaroj. (sed ĉi tiu pago devas esti traktita).
4. Nunaj normoj de manĝado, loĝado, veturado kaj vizitado en kamboĝo:
(1)Manĝado : ĉiutage ĉ.9us dolaroj por unu persono en malgranda manĝejo.
(2)Loĝado : ĉiutage ĉ.15us dolaroj por unu dulita ĉambro en komforta gastejo.
(3)Veturado: ĉiutage ĉ.15us dolaroj por unu Romork, 4 personoj povas sidi en ĝi.
(4)Vizitado: Enira bileto al Angkor Kostas 20us dolaroj, Kultura vilaĝo Kostas 10us dolaroj, Lago Tonle Sap Kostas 5us dolaroj.
*Noto: Junaj politikoj: Senpage biletoj por infanoj malpli ol 9-jaraĝaj.
**Ni ankaŭ povus aranĝi vian vojaĝgrupon por viziti vizitindaĵoj en Kamboĝo…

Kamboĝa Esperanto-Asocio (KEA).
Organizanto: Kamboĝa Esperantisto:
Respondeculoj: Teklong:
(855)12 214 955, 86 292 955.
Retadreso: angkoresperanto@yahoo.com
Bonvolu viziti nin ĉe www.etk-amiko.blogspot.com

No comments:

Post a Comment