Saturday 20 December 2014

Esperanto-turismo en BRICs




Ni reanocas la alvoko de Dr Renato CORSETTI.

Nia landaro kune havas 40 elcentojn de la monda loĝantaro kaj nia evoluo estas tre rapida. Ĝi komencis provizi sin per komunaj instancoj kaj iniciatoj. 

Se nia landgrupo volas ĉiam pli kunlabori cele al plia evoluo, la laŭgrada alpreno de dua neŭtrala komuna lingvo estas io pli facila kaj de tuj pli ŝpardona ol la uzo de iliaj ĉefaj lingvoj, kies instruado sxargxus la lernejajn sistemojn sen grandaj rezultoj. 

Ĝi estas la internacia lingvo Esperanto, kiun Unesko rekomendis al siaj ŝtataj membroj, do ankaŭ al nia landaro instrui en la lernejaj sistemoj. Nur pro la sinteno de la pli frue potencaj landoj oni ĝis nun malmulte atentis tiun rekomendon.


Ĉiu kreskanta interrilato de diverslingva landgrupo implicas kaj kreskantajn elspezojn kaj gravajn limigojn de tiuj rilatoj pro la lingva diverseco en la koncernataj landoj. Ĉi tiuj problemoj estas solveblaj en nehegemonia maniero pere de la dulingveco proponata en komuna neŭtrala lingvo. Cetere la movado por internacia neŭtrala lingvo havas longajn tradiciojn en niaj landoj. 

Niaj progresemaj registaroj de la landaro BRICS estu pli kuraĝaj ol la malnovaj fortaj landoj kaj komencu sekvi la rekomendojn de Unesko en ĉi tiu kampo survoje al solvo justa, kiu permesas al ĉiu popolo en nia landaro resti si mem kaj rilati kun ĉiu alia popolo. 

 D-ro Renato Corsetti Eksa prezidanto de UEA Kunordiganto de la laborgrupo BRICS-landoj 

Kontaktoj:brics@esperanto.org  

No comments:

Post a Comment